:: la ambulanco

sendormeco tranĉas min en malgrandaj pecoj kaj peza kapo falas ĉiam, kiam mi intencas rigardi la ĉielon. kafeino cirkulas tra la venoj; ĝi stimulas kaj elĉerpigas min samtempe. mi provas kapti unuopajn notojn de kvaroneto de kordoj, sed ili forkuras, forlasante la strangan silenton. ie malproksime aŭdeblaj, distorditaj ambulancaj sonoj — ie malproksime eble ies vivo finiĝas...

mi memoras ĉiujn odorojn, ĉiujn momentojn. mi memoras pli ol mi povas ekpensi; ĉio ĉirkaŭ mi endormiĝas, haltiĝas. ĉio fariĝas kiel mola vakso, senforma kaj malbela. malrapide mi elprenas la kudrilojn el mia korpo, sed denove kaj denove aperas la novaj; senfina stulta kolero kadre de stulta doloro...

 

|discrust